Antaŭdiroj de Gaia Man

La antaŭdiroj de Gaia Man estas prognozo por la tempoperiodo de venontaj sep jaroj antaŭ la 2012a. Gaia Man ne estas profeto, pli bone nomi lin viziulo. Li mem diras ke ne certas pri ĝustaj datoj, li vidas iun ajn bildon kaj supozas daton, sed la bildo povas priskribi kaj estontecon kaj pasintecon.
Ordigitaj nacilingvaj tradukoj de la antaŭdiraj troveblas en la rusa la rusa (ordigita kaj tradukita rusen pere de S. Zolotorjov http://zhurnal.lib.ru/z/zolotorew_s_w) kaj en la germana (http://www.gaiaman.blog.de).
Mi proponas al via atento esperantan tradukon de la antaŭdiroj. Demandoj de forumanoj estas montritaj per dika tiparo.
Laŭlandaj antaŭdiroj
AŭstralioLa granda lando sendos siajn filojn kun Armiloj al la Granda Milito, lasinte sin se sekuro. Tio kaŭzos larmojn. El Indonezio venos ili. Darŭino ekbrulas unuavice. Fajro estos sur la tuta kontinento. Arboj brulos.
El akvoj de Abel Tasman el poluso venos Glacio. Antaŭ tio dekduoj da delfenoj kaj bakenoj ĵetos sin al sabla plaĝo en tiu regiono. Multe da homoj venos helpi por porti ili ree en akvon, sed por multaj animaloj tiom jam estos tro malfrue. Mi vidas nenion por tiu loko. Tie estas trankvile. Kaj tio kion mi vidis pri la Granda Milito en Aŭstralio, legu en miaj pli fruaj mesaĝoj.
Argentino
Argentino ploros ĝis fino de la jaro. Eminenta Homo, doninta feliĉon al malriĉaj homoj por multaj jaroj, mortos. Plorantaj homoj sur stratoj deklaras lian nomon kaj portas blankbluajn flagojn.
Barbadoso
2 anglaj plonĝistoj estas atakitaj de ŝarkoj ĉi-somere. Tony Blair ĉesis ferii en Barbadoso pro internacia danĝero.
Belarusio
Korupta estro forkuros el Misko en Rusion. Elektado! El Pollando venos homo. Li naskiĝis en Bresto. Li venkos dum elektado en honesta batalo.
Bharato (Hindia Republiko)
Bharato estas Lando de Lumo en Azia Kontinento. Konservejo de antikva saĝeco. Tio estas lando de Saĝaj Instruistoj. Malriĉuloj de Bharato estos la unuaj. Multaj el ili posedas scion pri estontecaj eventoj. El miaj vizioj pri Tertremo: ĝi okazos en Suda Bharato, en regiono de Sri Lanka.
Brazilo
Observu Amazonon! Ĝi estas tre specifa kiel Luma Fonto por malfermo de Portaloj en Suda Ameriko. Cunamo en la 2007a jaro! Homoj ekscios ĝustatempe, sed por multaj la prognozo ne sufiĉos. En la sekva jaro estos granda novaĵo: ŝtelo de patrina filo, vestita je flavaj aĵoj, kiu kun sia panjo alvenis al futbala matĉo.
Bulgario
Politika batalado plifotiĝos. Tre malfarma vintro kaj inundoj! Mallumaj fortoj el Nigraj Akvoj kaj tero estas apud vi.
Britio
Alvenos Granda Frosto.
Multaj forveturos, multaj malfruos tion fari. Ĉi-jare, ĝis la Granda Frosto, murdo ŝokos vian nacion.
Ĉu vi vidas novajn teroraĵojn en Britio?
Mi ne vidis ilin du tagojn antaŭe. Mi atendas ilin, kiel multaj homoj. Sed mi ne vidas ĝustan daton.
La sep jaroj komenciĝis kaj Britio estas multe vidonta. Dekomence estos multe da pseŭda malkvieteco, sed poste estos grandaj teroraĵoj. Ili okazos diversforme. Mortigo de iu homo havos grandajn sekvojn kompare al kion ni vidis du tagojn antaŭe en Londono. Sed tio estas nur komenco kaj ne nur por Britio. Sed okulo super Trafalgara Placo ne estas perdita - ĝi atentas.
Ne forgesu pri venonta Granda Frosto.
Multo ankoraŭ devas okazi, ĉio ne priskribeblas. Estos malsacile sed finfine ĉio trapasos! Beno kuŝas sur la Granda Estro de via lando. Sed, mi denove rediras - konservu viajn manĝaĵojn kaj ĉion necesan dum venonta tempo!
Kiam mi vidas Londonon, prenantan Olimpikajn Ludojn, mi vidas ĉielarkon sur Trafalgara placo. Koloroj transformiĝas je cirkloj. Por mi tio estis signo ke Londono havos Olimpikajn Ludojn.
Antaŭe mi havis vizion pri via estro Tony Blair. Mi vidis tiun homon ĉirkaŭigitan de blanka lumo. Mi jam komprenis, por mi tio signifas ke li estas “boba” homo. Sed, sendube, Trafalgara placo en Londono estas specifa loko, kiel mi supozas. Kiu estas la knabo kiu staras sur kolono? Kial? Mi ne scias. Sed mi diras pripensindaĵojn. Mi kondolencas al urbanoj de Granda Urbo Londono. Mi sentas doloron en mia koro, malgraŭ mi ne estas anglo.
British Airways. Ne flugu en aviadiloj de tiu firmao.
Britio kaj Hispanio
Post bombeksplodoj en Londono estos arestoj. Sed Nigraj Fortoj en Britio eniĝos ĉie. Hispanio fermos limojn. Eŭropo malfermos siajn okulojn, sed estos tro malfrue. Komenciĝos milito.
Ĉilio
Vulkanoj alportos problemojn fine de la 2006a.
El Antarktiko venos glacio. Politikaj ŝanĝoj.
Ĉinio
En Honkongo estos katastrofo de granda aviadilo. Ekonomio de Ĉinio havos grandan sukceson!
Danio
Dum baldaŭa estonteco en Danio okazos grandaj politikaj ŝanĝoj. Ĝi izoliĝos de Eŭropo kaj tio estos saĝa decido.
Ruĝblankaj koloroj de Danio laboros kun flavbluaj por resti ekster militaj problemoj de Eŭropo.
Vetero ŝanĝiĝos, sed vi adaptiĝos.
Dominikana Republiko
Granda aviadilo kun turistoj ne atingos teron kaj faliĝos en akvon. Ŝarkoj atendas. Aidosa minaco pligrandiĝos, turismo malaktiviĝos.
El najbara Hajtio venos Flava homo de Ruĝa Drako kaj konkeras vian insulon en la Granda Milito.
Ekvadoro
Problemoj kun Kolumbio. Mi vidas perforton en stratoj de Kito. Fajro en ĉielo. Dato ne klaras. De marbordo venos homo kiuj solvos panikon.
Estonio
En la Finna Golfo ŝipo akcidentiĝos. Multaj homoj dronos kun ĝi en malvarma akvo. Bonaj novaĵoj: kantisto venkos en internacia konkuro.
Filipinoj
En Filipinoj estos politikaj ŝanĝoj! En Manilon venos teroro. Mallumaj fortoj multos. En la insuloj okazos tertremoj kaj vulkanaj erupcioj. Jes... ankaŭ inundoj.
Finnlando
Dum komenco de venonta jaro en Helsinko okazos trajna akcidento. Ili unuiĝos kun Svedio kaj Danio kaj fermos limon kun Rusio.
Francio
Francio staras ĉe gradaj politikaj ŝanĝoj. Homo kiu volus esti Reĝo de Eŭropo, apudas al laso de sia posteno. Rilatoj kun Anglio, Nederlando, Italio kaj aliaj landoj de Eŭropo iĝos pli kaj pli malbonaj. La popolo de Francio petos lin foriri. Lian postenon prenos juna homo. Rilatoj kun aliaj landoj pliboniĝos. Francio devas esti atenta kaj akrevide observi distriktojn de Parizo. En Francion venos Ĝiĥado.
Francoj, ne uzu novan altan ponton! Ĝi ne estas sekura kaj faliĝos.
Apud la loko, kie kolektiĝas mallumaj fortoj por konstrui siajn planojn, situas nova granda futbaka stadiono. Koncerta halo kun verda graso sur flankoj kaj sur tegmento.
Mi memoras ke vi diris ke Ĝihado venos Francion. Ĉu vi diros ion ankoraŭ?
Rilate al lia malhela aspekto mi vidas ke li scias ke malbono apudas kaj en Francio okazos teroraĵo simila al tiu en Londono. Teroraĵo estos ankaŭ en Francio. Sed ĝi estos pli granda. Ĝihado komenciĝis en Eŭropo je teroraĵo en Madrido. Li scias ke la Bazo situas en Parizo. Li ankaŭ scias ke li forlasos sian postenon kaj alia, pli juna homo anstataŭigos lin. Por Francio mi vidas aŭtokatastrofon de aŭtobuso kun homoj. Ĝi kaŭzos grandajn aŭtoobstrukcojn en Francio.
Nederlando kaj Italio baldaŭ estos atakitaj per nigraj fortoj. Tio kaŭzos stratajn senordojn. Mi jam diris al vi. Ŝtormo liberiĝis. Uragano Dennis estas unu el multaj kiuj atingos diversajn ŝtatojn de Usono.
Aldono de Gaia Man. Estis publikigita tuj post komenco de terora aŭtobruligo en Parizo kaj aliaj urboj de Francio.
Kio okazos sur stratoj de Parizo.
Kiel mi diris, tio estas komenco de Ĝiĥado, kiu venos en Eŭropon. Ĝi disvastiĝos de ĉi tie. Homo el Pakistano certigis tion.
Eŭropo estos en Fajro. Ĝi disvastiĝos tra multaj urboj de Francio. Limoj ne haltigos ĝin.
Samo okazos en Hispanio, en Madrido kaj Barcelono. Bruselo, Lieĵo kaj Antverpeno en Belgio. Nederlando, Amsterdamo, Roterdamo, Hago kaj Utreho. En sudo de Germanio, Kelno, Frankfurto, Karlsrugo, Munĥeno kaj en aliaj urboj.
Poste -- Aŭstrio, Veno, Zalcburgo, Insbruko. Danio, en Kopenhago estos samo.
Italio! De Romo ĝis Milano fajro estos sur stratoj.
Anglio, Londono, Birmingemo, Liverbulo, Novkastlo.
Skotlando, de Glazgo kaj Edinburgo ĝis Aberdino. Multaj urboj kaj eĉ malgrandaj vilaĝoj en la tuta Eŭropo.
Baldaŭ ni vidos samon en Afriko kaj Azio.
La horloĝo tiktakas.
Kiam estos paŭzo, ne pensu ke tio finiĝis.
Mi pensas ke la paŭzo estos pro nova granda Tertremo. Rigardu en ĉielon, en la tuta Mondo. Falas fajro, tio estas signo de venontaj tempoj. Eliru eksteren ŝparu vian tempon kaj vi vidos Tion. Kiam ŝajnos, ke ĉio finiĝis, Eŭropo iĝos en centro de Uragano.
Eŭropo, PRETIĜU,PRETIĜU!!!
Ni povas ŝanĝi tion!
Fajrigu kandelon kaj preĝu. Ĉiu fajrigita kandelo estas Vidata. Ĉiu preĝanta estas Aŭskultata.
Ne akceptu ondon de Kolero.
Ĉio kio bezonatas estas Amo kaj Pardono!!!
Estu apud viaj gepatroj, gefratoj, kaj infanoj. La Uragano realiĝos diversmaniere.
Pretuĝu je tre malvarma vintro. Ne permesu al la varma somero trompi vin.
Estu atentaj.
Germanio
En Germanio estos politikaj ŝanĝoj. Viro foriros, virino aperos. Germanio ekvidos grandajn ŝanĝojn en politiko kaj religio! Papo alparolos al urbanoj de Koeln kaj al germana popolo. Politikoj rilatoj kun Britio kaj Usono pliboniĝos.
Ludoj kun multaj landoj venontjare. Estos ekonomika plialtiĝo de Germanio dank'al tutmonda futbala turniro.
Köln! Mallumaj fortoj estas en tiu lando! Kiam li venos el Romo en sian naskiĝlandon, li preventos homojn pri nigraj fortoj.
Papo, Kafiro, Preĝejo. Malnova Kelno. Mi ne povas detale vidi, sed io okazos.
Germanio, Francio
Donau kaj Rhine havos grandajn problemojn. Sed poste problemoj plimultiĝos. Pliboniĝos interrilatoj kun Britio, Usono kaj aliaj landoj kun novigita estraro. Virino anstataŭigos viron. Same kiel en Francio, ili havos politikajn ŝanĝojn. Malnova prezidanto foriros, liberigante postenon por nova pli juna Prezidanto. Interrilatoj kun Britio kaj Usono pliboniĝos.
Grekio
El la lando Turkio en Grekion venos mallumo. Afino vidos fortegon de teroro.
Post la 2008a jaro insuloj Koso, Rodoso kaj Samoso estos kovritoj per Akvoj de Superakvego.
Eŭropo kaj Proksima Oriento.
Inundo, kiun ni vidis hieraŭ en Britio estas videbla ekzempo de tio kion ni vidos en granda parto de Eŭropo en ĉi tiu jaro.
Baldaŭ atentu al Irano kaj Livano
Kion pri orienteŭropaj landoj? Ĉu estas io grava?
Jes, milito kaj inundoj, same kiel en aliaj partoj de Eŭropo. La Eŭropa revo ne ekzistas.
Mi havas strangan senton ke io devas okazi en Francio. Eble teroraĵo. Ĉiufoje kiam mi vidas Jaque Cherac, mi sentas doloron kaj triston estontece.
Tio kion vi vidis sur stratoj de Londono, vi vidos ankaŭ sur stratoj de Kopenhago, Bruselo, Amsterdamo, Parizo, Lisabono, Madrido, Barcelono, Varsovio, Dublino, Moskvo. La Ŝtormo liberiĝis. Alvenas teruro. Sed tio trapasos.
Hispanio
La granda lando Hispanio fermos siajn limojn, moderigante homojn el la nigra kontinento. Hispana Bovo devos longe batali, sed finfine estos sukceso.
Granda Stadiono en ruĝa kaj blua koloroj detruiĝos. Hispanio ludos ĉefan rolon en batalo de Eŭropo.
Okazos granda pesto en Insulo, kiu koncernos multajn landojn, ankaŭ Usonon.
“Mi volas demandi vin pli detale rakonti pri tio kio okazos en la hispana stadiono en ruĝa kaj blua koloroj.”
Larmojn de ĝojo mi vidas kiam ruĝa-blua koloro ludas kun reĝeca blanka. Sed jam antaŭ fino de la ludo larmoj de ĝojo anstataŭiĝos je tiuj de tristo.
Parto de la stadiono ekfalos. Jam mankas konkurantoj, ruĝblua kaj reĝeca blanka helpos al gastoj. Multe da paniko. Pliĝustigo: tio ne estos teroraĵo.
Indonezio
Nigrablanka tuko de Templo Bali estos fajrigita. La Granda Monto Javo faliĝos.
De Ĝakarto ĝis Surabeo homoj loĝos en mallumo. Estas ankaŭ bonaj novaĵoj por iuj insuloj. Ili ricevos sendependecon en la fino de la 2008a jaro.
Rigardu kiel Nigraj Fortoj kolektiĝas en insulo Javo. Oranĝa Ĝihado.
Surabajo, Bandungo, Ĝakarto aŭdos iliajn voĉojn! Ili akiros forton! Bali vidos novan atakon. Strato Legiano, amerikana komerco. Preskaŭ en tiu loko kie estis en la unua fojo. Kaj eskalado al Maluko. Turistoj forkuros denove. Kaj ne revenos.
Irano
Nova homo en eŭropeca kostumo denove alkondukos maljunan homon kun blanka brado, en nigra vestaĵo. Irano sekvos homon kiu venos el Parizo. Li estas morta, sed lia spirito estras sur Irano.
Irako
Por Irako mi vidas nur unu gravan lokon.
KAŜITA PORTALO! Malespera serĉado, malfrua malfermo. La milito estos lasta. De tie usonaj soldatoj transiros limon kun Sirio. Iliaj dorsoj estos atakitaj el Irano, ĝuste kiam komenciĝos la Granda Milito, kiu brakumos la tutan planedon kaj entiros Eŭropon kaj Usonon. La 2012a jaro estos turnopunkto.
Islando
Granda Frosto iros tra via lando. Eble ie estos pli varme, ĉar mi vidas degelantan glacion. Mi ne vidas tertremojn kaj vulkanan aktivecon! Mi ne povas klare vidi kio estas subglacie. Tie io estas, sed mi povas nur konjekti. Mi ne afiŝu miajn konjektojn ĉi tie.
Israelo
Lando Israelo estas sur la Nigra Kontinento. Alvenas malbona tempo. Estas ĉirkaŭigita pere de malamikoj. Nova malamiko alvenos transmare, de profundaj akvoj. Granda Generalo ne savos sin. Li mortos sed ne pro kuglo, sed pro fiziologia senforto. Ili ludos rolon en la Granda Milito. Nova Estro alvenos kaj kateĥizos pacon, sed ne malfermos siajn okulojn al nigraj fortoj. Templo falos, sed estos rekonstruata per popolo de Israelo. Atakojn kaj eksplodojn ekvidos la tuta lando. Por defendo supreniĝos aviadiloj. Israelo estos tre apude al milito kun Irano. SED LA MILITO NE OKAZOS! Israelo havas amikon en Usono kaj en Aŭstralio. Mi vidas Romanojn (Eŭropanojn) kun armiloj en ilia lando por helpi al defendo de ilia lando. Israelo devas malfermi okulojn kaj haltigi tutmondan militon kun tiuj amikoj, ĉar ili estas veraj amikoj. Alvenos tempo kaj ili realigos tion kaj akceptos helpon, kiun ili bezonas por sia savo. Finfine Israelo akiros sukceson.
ISRAELO, ATENTU AL VIA MARBORDO!!!!
Italio
Italio, Italio! Mi ploras pri vi, Italio.
Mi ploras pri Romo. Romo, la antikva Romo, estos brulanta.Ĝi estos detruita dum mallonga tempo.
Homoj en litoj, tro rezisti estos tro malfrue. Ili venos tra Palermo kaj Neapolo el Kagliario surakve.
La dua Papo forkuros.
Via estro estas murdita. Italio havis grandecon.
Serĉu portalojn, ĉar vi havas multe da Italioj.
Romano, kiu forkuros, estas Petro Roma.
Roma… La malnova stadiono estas malsekura.
Kanado
Kanado estas Lando de Lumo dum la Nigra Tempo! Dekomence ĝi fermos siajn limojn al Usono, por averti eniĝon de Viruso. Sed baldaŭ post tio, la limoj ree malfermiĝos por helpi. Kanado kolektos ĉe sia koro multajn homojn, ĉar tie estas portaloj.
Toronto
Toronto estas lando de Lumo. Tie estos sekure.
Halifakso estas urbo de Luma fonto.
Kanado de Nordo al Sudo, de oriento ĝis okcidento estos tre sekurigita per la Granda Lumo kaj nomata Lando de Lumo. NE ESTOS nukleaj eksplodoj sur la kontinento, kiu nomiĝas Norda Ameriko.
Kimrio
Same kiel Anglion, la bela lando eniros en la Grandan Froston. Glacio venos en Kimrion.
Kipro
Mi vidas disverŝitan nafton en suda parto de bela insulo Kipro. Maro nigriĝis. Mi ne certas ke venonta tertrimo en Turkio iel influos al via insulo. Sed prepariĝu se tio okazos. Batalo inter Grekio kaj Turkio por rajto posedi vian landon pliaktiviĝos. De nordo kaj oriento venos Nigraj Fortoj. Vi havos problemojn, same kiel plejmulto de landoj.
Kosta Riko
Por Kosta Riko venos bona tempo. Multe da turistoj. Malgranda aviadilo disrompiĝos en Liberia flughaveno, sed neniu averios.
Kroatio
Mi vidas varmon. Temperaturo kresos kaj atingos tre altan nivelon. Maljunuloj spiros tre malfacile. Pluvo okazos ne baldaŭ.
Kubo
Diktatoro mortos kaj la unuan fojon dum multaj jaroj post revolucio homoj el Florido povos reveni al siaj familioj.
Makedonio
Koncentriĝante al Makedonio, mi vidas nur jenon. Araba Princo venos kun siaj nigraj hordoj tra Grekio al Makedonio. Makedonio batalos kuraĝe, sed ne eltenos la militon.
Ĉi-momente mi vidas nenion bonan. Sed, eble, mi simple malbone koncentriĝis pro laco. Mi revenos al Makedonio, ĉar post tiom da jaroj kiujn vi travivis problemojn vi eble havos iujn bonajn novaĵojn.
Malazio
Koncetriĝante al Malazio, mi vidas kelkajn bildojn. Estas insulo kun granda Statuo de Aglo. Kajuteto kun turistoj en ŝnurvojo falos de montoj. Mi vidas etan havenon kun diverskoloraj domoj. Apude staras granda ruĝa domo. Muzeo aŭ io simila. Mi staras en ruĝa balkono rigardante al akvo. En la domo estas vestaĵoj de Reĝo. Domo brulos en fajro. Apud la Statuo de Aglo situas malgranda verda parko. Ĉe alia flanko de la strato estas restoracio McDonald's. Estos eksblodo. Tion faros Islamistoj.
En urbo Ĝorĝo kun longa Ponto kreskos streĉo en etoso. Mi vidas demonstradojn kontraŭ Islama Ŝtato. Ĉi tie loĝas multe da ĉinoj, ĉu? Mi vidas grandan ĉinan bazaron. Popolo, batalanta por politikaj interesoj.
Sidante en metrovagono aŭ en surtera monorela fervojo en urbo Kuala Lumpur, mi vidas luksan hotelon en fajro. Homoj diras ke en la Palaco estas brulego. Homoj forsaltas.
El metroo aŭ ŝnurvojo mi rigardas suben al stratoj. Multas lumoj de ĉiuj koloroj. Mi eliras en komerca centro. Tio estas tre granda centro.
Tio okazos en amuzparko al infanoj. Ne indas iri al atrakciono. Ne estas sekure kaj okazos kraŝo. Homoj pereis.
En la 2008a jaro Turo sur monteto kun fontano ĉe ĝia fasado estos skuata kaj preskaŭ detruita per tertremo. Du aliaj turoj restos nerompitaj.
Meksiko
Fajroj kiujn oni vidos en Meksiko estos nek fajroj de vulkanoj, nek fajroj artefaritaj. Ili kondukos.
Vi vidos Ruĝan Sferon. Venos tempo, kiam ĉiu animo sur la planedo ekvidos la Ruĝan Sferon.
San Diego
Mi vidas pafadon en granda dancejo. Granda paniko, 8 mortigitaj. Ĉe Kristnasko? Grandaj problemoj ĉe Meksika limo.
Nederlando.
Super malgranda Niderlando mi vidas nigrajn nubegojn. Oktobre la tuta nacio estos ŝokita. Mi vidas politikan murdon. Mi vidas senordojn ekde nordo ĝis sudo. Fajregoj en stratoj de multaj urboj. Sed ĉio malaktiviĝos pro klimata plago. Batalado kontraŭ Granda Superakvego komenciĝos meze de la 2006a jaro. Mi vidas multe da doloro por Nederlando. Estraro demisios. Komencos regi homo veninta el Usono. La estonteco promesas nenion bonan. Estos grandaj problemoj kun Francio kaj Germanio.
En baldaŭa perspektivo mi vidas grandajn problemojn kun Francio kaj Germanio! (Denove mi vidas tre klare).
La Granda Frosto venos en multajn landojn de Norda Eŭropo. Kiam la Granda Superakvego venos en Malsuprajn Landojn, Nova Estraro forkuros eksterlanden kun nova Domo. Reĝino forveturos en Kanadon. Multaj riveroj disviŝos maran akvon sur la tuta lando. Kredu al via intuicio kiam venos la tempo!
En vagonoj, kursadantaj laŭ stratoj de Amsterdamo kaj Hago estas malsekure. En drinkejoj de Amsterdamo estos fajregoj similaj al tiuj kiuj okazis en Kuta Bali.
Kiel papilio flugu en supran parton de Nederlando! Penu pretiĝi, sed forpelu timon. Amsterdamo ne estas sekura, la mara fundo denove iĝos mara fundo.
Norvegio
Konata sporta heroo (olimikulo) trafos en malvarmajn akvojn de Norvegio en sia aviadilo. Ĉu sketilisto?
Norvegio ekhavos militkontrakton kun Svedio.
Venontjare en Oslo okazos grandaj politikaj eventoj.
Mi ŝatus scii pli detale, kion vi vidas rilate al Skandinavio. precipe al Norvegio.
Ili unuiĝos ĉar ekvidos al alvenon de Nigraj Fortoj, disvastiganta en teritoriojn de ĉiuj Eŭropuniaj landoj. Nigraj Fortoj venos ankaŭ el Rusio. Dekomence ili fermos limon kun Rusio, poste malfermos, ĉar Rusio ludos malkonstantan rolon en la Granda Milito.
Nova Zelando
Senordoj en stratoj de Oklendo.
En granda turo de Oklendo homo saltas kun paraŝuto. Multaj rigardas. La paraŝuto ne malfermiĝis. Glacio de Poluso afekcios la landojn.
Multe da tertremoj! Unu granda en la 2007a apud Velingtono.
En la 2006a dum surteriĝo al Insuloj de Kuk okazos katastrofo de novzelanda aviadilo. Helpo ne sufiĉos.
Vulkana erupcio en Nova Zelando, kian ĝi antaŭe ne vidis. Mi vidis grandan tertremon apud Velingtono, eble kaŭzita per la erupcio. Ĝi tre fortas.
Mi tre ekinteresis la informo pri Fajra Sfero kiu devas fali en Pacifikan Oceanon. Kiom forte tio koncernos Novan Zelandon?
Jes, tio koncernos Novan Zelandon sufiĉe forte. Turo de Vela Urbo kun vitraj plakaĵoj falos en grandan fontanon. La tuta Nova Zelando sentos baton, de nordo al sudo. Golfeto kun insuloj kaj ŝipoj estos forviŝitaj. Velingtono travivos grandan tertremon. Vulkanoj vekiĝos. Insulojn, ekzemple Insulojn de Kuk, vi ne trovos surmape plu. Estu pretaj.
Ĉu estos konsekvencoj de falo de la Fajra Sfero por Pacifika bordo de Suda Ameriko? Kiam okazos tio?
Mi ne povas diri daton. Sed tio kion mi povis vidi estis en marto.
Palestino
Via estro estos murdita de sia propra popolo. Batalo daŭros, ĉar la palestina popolo ne estas unuvoĉa. En iu momento ili batalos ne kontraŭ Israelo, sed unu kontraŭ alia. Multaj konfliktaj grupoj ekvolos posedi tutan potencon. Homoj forkuros en Iordanon. Kaj tiam venos homo kaj unuigos la popolon de Palestino. Li havos fortan amikecon kun nova estro de Israelo. Fine estos paco kun sendependa Palestina ŝtato, agnoskata pere de tutmonda socieco. Sed tiu vojo ankoraŭ estas longa.
Panamo
La estraro havas problemojn kun Kolumbio pro skandalo ĉirkaŭ kontrabando de narkotaĵoj. Demisios Prezidanto aŭ Vicprezidanto. Marmilitaj fortoj de Usono prenos kanalon por defendi.
Pollando
Pollando estas Lando de Lumo.
En komercocentro en Varsovio (aŭ en io simila aŭ komerca centro) pereos multaj homoj pro granda eksplodo.
Portugalio
Se vi loĝas tie, vi loĝas en Lando de Lumo de la Eŭropa mondoparto. Unu el Landoj-Katekistoj envice kun Kanado, Bharato, Brazilo kaj kelkaj aliaj.
Rusio
Rusio ludos apartan rolon en la estonta Granda Milito. Dekomence ĝi alianciĝos kun Nova Ruĝa Armeo kaj Islamaj fortoj kontraŭ Okcidento. Ĝia ĉefo revas pri malnova Sovetunio. Li volas revenigi malnovan tempon. Sed ne la popolo. La ĉefo foriros kaj nova Popola Prezidanto ŝanĝos direkton de la Granda Milito. Li alianciĝos kun fortoj de Okcidentp (NATO) kaj tio estos ĉefa momento en Finado de la Milito. Tio okazos en la 2011a aŭ en komenco de la 2012a jaro.
Ĉi-jare aŭ komence da la venonta 2006a jaro mi vidas grandan teroraĵon en granda hotelo de Moskvo aŭ Peterburgo. Mi ne povas ĝuste difini urbon, sed mi vidas egan eksplodon kaj multajn mortigitajn.
Ankoraŭ: Rusio havos problemojn en spaco. Ĝi perdos spacoŝipon.
Rusio estas birdo kiu etendos siajn flugilojn kaj ekflugos.
Romanio
Mi vidas grupon de soldatoj en dezerto, mortigitajn en tendo pro eksplodo de grenado. Truo en ruĝa-flava-blua flago, kiel jam estis antaŭ kelkaj jaroj. En Buĥaresto estraro demisios pro skandalo. Tio estas skandalo rilata al seksumo. Mi ankaŭ vidas problemojn kun Germanio kaj Francio, kiuj solviĝos pere de Eŭropunio. Lumo venos de romaniaj montoj.
Jes, vi havos etajn tertremojn, sed superakvegos pli danĝeras por vi. En Romanio estas tre malvarma vintro.
Knaboj en Buĥaresto, kiuj loĝas surstrate kaj laborakiras por vivi per vendo de propraj korpoj, bezonas helpon. Tiuj kiuj loĝas tie, VI povas helpi al tiuj animoj! Helpu ilin.
Mi vidas vorton “Boltosani”, sed ne scias kion ĝi signifas.
Saŭda Arabio
Kiam la Reĝo mortos, la Reĝeco faliĝos. Tiu, kiu kaŝas sin, revenos. Li alportos Leĝon de Alaho. La Reĝeco post revolucio iĝos Islama Republiko. Infanoj de malnova Reĝo estos murdita aŭ forkuros. Amerikana “amiko” estos devigita forlasi la landon, sed revenos. Sed jam ne kiel “amiko”. Estos batalo kontraŭ reprezentantoj de Okcidento. La vojo estas longa kaj malfacila. La batalo finiĝos kiam Kaabo estos detruita. Tio okazos tuj post faliĝo de Vatikano.
Sirio
Inter Sirio kaj Usono baldaŭ kreskos streĉo. Tio kaŭzos Usonan Intervenon en Sirion.
Dum longa tempo en Israelo ne estis fajro. Baldaŭ tio finiĝos.
Slovakio
Centro de Bratislavo ĉi-somere. Eksplodo en restoracio. Nekonata organizo. 3 homoj mortis. La 2005a jaro.
Sudafriko
Koncentriĝante je Sudafriko, mi vidas kelkajn gravajn momentojn. Politikaj eferveskoj kaj senordoj en urbaj distriktoj, kiuj disvastiĝos tra la tuta lando. Mi vidas grandan sportan atingon de via teamo en la venonta jaro. Ekstazon anstataŭigos senordoj, sed ne por longa tempo.
Tre kaj tre grandaj klimatŝanĝoj, neĝo kaj unundoj. Mi vidas Leon en neĝo!
Via armeo lasos Havenon en multah ŝipoj. Io kun Israelo. Multe da homoj el Israelo venos en Sudafrikon (ne kiel malamikoj). Ĉu vi havas bonajn interrilatojn kun Israelo? Mi ne certas, sed vi havas bonajn interrilatojn estontece. Estos terora atako en granda internacia flughaveno, mi pensas, ke tio estos en Kejptaŭno. Mi vidas tion kun la numero 2007.
Papo vizitos vian landon kaj okazos grandaj ŝanĝoj en Sudafrika Eklezio. Io nekutima pri la vizito pro la germana deveno de Papo. Ĉu protestoj?
Multaj plaĝoj estos fermitaj pro danĝero de ŝarkaj atakoj. Malbone por turismo, la ekonomiko malprogresos. Multaj pereos pro ŝarkaj atakoj!!!
Svislando
De la plej alta supro de grandaj Alpoj venos voko! La sono aŭdeblos ĉie kaj ĉie malfermiĝos portaloj. Pontigiko estos suprenigita, la vojo estos malfermita por animoj. Elektu vojon en kvinan dimension.
Usono
Venos malbonaj jaroj.
Estos 2 grandaj militoj.
Ni ekvidos kiel junuloj kun armiloj estos sendataj eksterlanden por mortigi. Homo eb la Blanka Domo restos tie por ĉiuj jaroj kiuj estos, almenaŭ dum 7 jaroj. En Usono estos murdita Papo.
Malnova Prezidanto estos Prezidanto de UNo.
Disputoj kun Meksiko pro NIFOj.
Mi vidas multajn soldatojn vestitajn blue ĉie en Usono. Danĝera viruso estos kialo por akcepti novan Leĝon pri milita stato. Barakaroj estos troplenigitaj, multaj homoj mortos. Malnova Prezidanto laboros kun la Blanka Domo. Unu ŝtato tute senhomiĝos, lasinte post si Oran Sunon.
“Kiu viruso afekcios Usonon? Kiam tio okazos? Kiam oni fermos limojn?”
Similan Viruson vi jam povas trovi en kelkaj lokoj de Afriko. Li venos el urbo de vento. Tio okazos post komenco de la Granda Milito.
Havaio
Alvenos ondo kaj ĝi estos tro granda por surfumado! Blankaj birdoj sur plaĝoj scios ke tio komenciĝis. Monumento sentos ondobaton. Vekiĝos vulkanoj.
Kalifornio, Alasko, la Grandaj Lagoj
La Grandaj Lagoj iĝos malpli grandaj.
Kalifornio ekposedas Grandan Sunon. Trinkebla akvo malfacile troveblos.
Glacioj de Alasko fluidiĝos, aperos portalo.
Kolorado vidos pluvon, kia ankoraŭ ne estis. Seka tero iĝos lago.
Florido. Mi ne volas paroli pri ĝi.
Novmeksiko
Novmeksiko estos nomata la Ŝtato de Rifuĝintulaj Barakaroj.
Virĝinio
En Riĉmondo oni trovos 20 korpojn de perditaj homoj. Pri tio oni ekscias en la tuta mondo.
Inter oferaĵoj estos fama pentristo. Tio okazos en la 2006a.
Pensilvanio
En la fama malnova Hotelo en Filadelfio estos forta fajrego. De 15 ĝis 35 homoj pereos. Tio okazos aŭ ĉe la fino de tiu ĉi jaro, aŭ dum komenco de la 2006a.
Delavero
Dum aŭtokonkuro disrompiĝos 2 aŭtoj. La stiristoj pereos.
Kio estos kialo de maltrankvilo en Oklendo?
Mi vidas nigran homon kontraŭ blanka homo.
Norde… Granda prisona ribelo. Ĉu nova prisono? Eksterlanda personaro? Angloj aŭ danoj? Ili ne komprenas tradiciojn de Maori.
Oklaĥomo
Rilate al la Viruso mi ne vidas grandan diferencon kompare al aliaj ŝtatoj. Problemoj estos grandegaj.
Flughaveno en Talso fermiĝos en januaro aŭ februaro de la 2006a pro danĝera situacio en gia terminalo.
Dalaso
12 jarojn aĝa knabo mortpafis en lernejo du siajn instruistojn kaj sep lernantojn. Printempo de la 2006a.
Gaia Man, kio estas tiu viruso? Ĉu ĝi estas artkreita?
Respondo: kreita pere de homo. El la urbo de vento, kiam komenciĝos la Granda Milito.
Teksaso
Kiam venos tempo, portaloj malfermiĝos. Se vi volos trovi ilin, distancoj ne estos problemo.
La plej granda problemo de Ameriko estas la Viruso, kiun influos vulkana aktiveco.
Kiam la Viruso venos el la Urbo de Vento kaj komencos disvastiĝi tra aero, homoj devos fermi fenestrojn kaj pordojn. Hejme necesas havi rezervon de manĝaĵoj kaj akvo. Multaj bezonos vakcinon. Barakaroj estos plenegaj. Surstrate potencon prenos bluaj kaskoj. De eksterlande venos vakcino, sed estos tro malfrue.
Teksaso (aldone)
Koncentriĝante je la loko, mi vidas malbonan veteron, nigrajn nubegojn kaj uraganojn. Tre granda tornado estos en urbo (mi ne vidas en kiu ĝuste). Ankaŭ mi vidas faliĝon de aviadilo dum aviada spektaklo! Sed reago de vetero por tiu ĉi loko estos grandega.
Malŝalto de elektroenergio. Ĉu vi tie iam havis neĝon? Mi demandas ĉar mi vidas tegmentojn de domoj, kovritajn per neĝo.
Ĉikago
Dekomence oni diros – "la dua urbo", poste diros – "la unua urbo".
Arizono
Arizono vidos grandajn ŝanĝojn. Estos inundoj kun centoj de oferaĵoj. Aŭtomobiloj en ŝtormantaj riveraj akvoj kaj homoj, kiuj ne povos savi sin. Helikopteroj super ili, malbona vetero. Arizono vidos negon, kian neniam antaŭe vidis.
Mi ne vidas Portalon sed mi ja ne povas vidi ĉiun portalon. Multaj estas kaŝitaj kaj malfermiĝas en taŭga momento. Kie ajn vi estos en tiu momento, vi vidos portalon kaj povos eniri ĝin laŭ via libera volo.
Arizono (aldone)
Arizono vidos grandajn ŝanĝojn. Estos inundo kun miloj de oferaĵoj. Aŭtomobiloj en ŝtormantaj riveraj akvoj kaj homoj, kiuj ne povos savi sin. Helikopteroj super ili, malbona vetero. Arizono vidos negon, kian neniam antaŭe vidis. Multe de fajroj en ĉielo.
Losanĝeleso
Koncentriĝante je Losanĝeleso, mi vidas grandan kaj longan tertremon. Ĝi skuos la tutan Kalifornion. De nordo al sudo kaj koncernos limajn al Kalifornioj ŝtatojn. Mi supozas tio okazos meze de la 2007a. Kaj denove mi vidas Sunon. Temperaturo kreskos. Konservu manĝaĵojn kaj trinkeblan akvon.
Ankoraŭ unu malpli grava okazo. Mi vidas rompitan atrakcionon en tema parko de Losanĝeleso. Ĉiuj ili estas infanoj. Granda tristo.
Kio estas la “suna” problemo en Kalifornio?
Tio rilatas al klimato kaj havas nenion rilatan al nuklea eksplodo. Temperaturo kreskos tre kaj tre alta. Pretiĝu kaj konservu trinkeblan akvon!
Jeloŭstoŭno
Rilate al Jeloŭstoŭno mi vidas ke tio estos erupcio de vulkano, dum kiu en atmosferon leviĝos granda kvanto de cindro, kiu kovros la okcidentan parton de Usono, grandan parton de la Meza Okcidento, Nordan Meksikon kaj kelkaj regionojn de la Orienta parto de Pavifika oceano. Mi vidas numeron (la 2010a jaro).
Florido
Tio rilatas al la Klimato. Antaŭjaraj tornadoj aspektos kiel ŝtormo en glaso da akvo kompare al tio kio atendas Floridon. El maro venos mortigulo. Muro de Akvo.
Kolorado
Granda Lavango en montoj mortigos turistojn. En Denvero mi vidas brulantan grandan malnovan faman muzeon.
Venonta Prezidanto de Usono estos el Kolorado. Io okazos al hospitalo en Denvero. Paniko. Mi ne povas vidi tion klare.
Ĉu en Usono estos ŝtatana milito?
Por la Milito estos kondiĉoj! Usono akceptos Leĝon pri Milita stato. Sed tio okazos kiam alvenos la Granda Viruso. En Usonon venos eksterlandaj soldatoj, sed ne por okupacio, nur por helpi. Jes, estos eferveskoj kaj ribeloj! Sed tio ne kaŭzos Ŝtatan Militon, la popolo unuiĝos eĉ pli forte, oni helpos al malriĉaj kaj malsanaj. Dum la tempo batalos ne nur soldatoj, sed la tuta popolo, la tuta nacio. Vi venkos, sed kosto de la venko estos alta. Sed tio trapasos!!!
Juto
Juto! Klimatŝanĝoj en granda skalo! Ion similan mi vidis por Arizono.
Minesoto
Mi “koncentriĝis” je Minesoto. Ekonomiko en krizo, multaj homoj revenos hejmen kaj diros ke ili perdis laboron. Sed la plej klara bildo kiun mi vidis estas granda inundo!!! Por Minesoto tio estos novaĵo numero unu.
Ogajo
Kiam mi “koncentriĝis” je Ogajo, mi ekvidis papiliojn ĉirkaŭe. Mi ne scias kion tio signifas. Ĉielo en mallumo, sed mi ne vidas grandan Tondron. Mi vidas ankaŭ tre malnovan lumturon en fajro. Akcidento kun ŝipo, homoj saltas en akvon. Alia ŝipo kaj du helikopteroj rapidas helpi, sed malhelpas forta vento kaj pluvego. Estis tre malfacile, sed multaj estis savitaj.
Venos Tempo, kiam Granda Lago malfermiĝos al homoj kaj ili ekvidos Portalojn.
Lasvegaso
La urbo de mono vidos eksplodojn en siaj ludodomoj. En ĉielo super Arizono aperos fajroj.
Kalifornio
Ondo de varmo en Kalifornio komenciĝos de grandaj fajregoj?
Rokoj brulos en Kalifornio.
En Kanzason venos uragano. Pretiĝu, konservu manĝajojn ktp.
Tajlando
Al Tajlando de maro venos nova ondo. Vi estas ĉe milito konteaŭ Kamboĝo. Mi vidas Reĝan Entombigon en ruĝaj, bluaj kaj blankaj koloroj. Similaj koloroj estos ĵetitaj en akvon. En sudo de via lando homo en Nigra batalos kontraŭ homo en Oranĝa. Multe da sango estos forviŝita kaj multaj pereos pro eksplodoj. El Malazio venos homo kiu katekizos malamon. Li kreskigos fajron de milito.
En la Insulo, kie knaboj vestiĝas kiel knabinoj en festivalo, estos teroro.
Trinidado
En urbo Port-of-Spejn estos mortpafita Eŭropano. Li venos en Trinidadon por trejnigi sportan teamon. La kazo estos priskribita en tutmondaj novaĵoj.
Krimulo estos 16-jara knabo. Tio tre malbonigos reputacion de Trinidado ĉar la oferaĵo estas famulo.
Turkio
En Turkio baldaŭ okazos grandaj ŝanĝoj. Ekonomiko malprogresos post atako de Mallumaj Fortoj. Turistoj forveturos el la lando. Estro en Turbano unuigos fortojn ĉirkaŭ sia lando. Ili forlasos NATOn.
En Turkio estos grandaj detruoj. Dum tertremo en Stambulo pereos multe da homoj! Domoj de malriĉuloj, multaj el kiuj detruiĝos kaj entombigos homojn. Mi vidas fajron kaj panikon.
Ukrainio
Amasaj politikaj eferveskoj en Kievo. Manifestadoj de homoj, kriantaj kaj svingantaj flagojn. Mi vidas Papon parolantan al la ukrainia popolo de balkono. Miloj
da atestantoj.
Vatikano
Dum la Granda Milito oni atakos Vatikanonт. Papo (italo) kaŝos sin en Svislando.
Japanio
En miaj antaŭaj mesaĝoj mi skribis, ke ne ĉion mi vidas klare. Mi ne volas alvoki timon. Sed por Japanio mi vidas nenion bonan. Diversaj Tertremoj. La plej forta tiu okazos en Tokio. Muro de akvo venos el Orient-Ĉina maro. Tio estos neatendaĵo por insulo Okinavo, poste ĝi falos al Fukuoko. Miloj da homoj estos oferaĵoj de la elemento. Ungon kaj fajron de Ruĝa Drako ekscios Japanio en la Granda Milito.
En Tokio estos teroraĵo. La popolo volos revenigi soldatojn. Rezidento diros "ne". Post vica atako li demisios.
Ĝenerala priskribo de venontaj eventoj
...Mi supozas ke la Granda Milito ekos dum komenco de la 2006 jaro. La 2006a jaro estas specifa jaro, same kiel la 2009a kaj 2012a.Kio devas okazi en la jaro 2009?
Tio estos la plej Nigra tempo de la Granda Milito kaj daŭros ĝis la 2012a.
Tertremoj estos en diversaj lokoj. La unua granda tiu okazos en Novzelanda regiono (en ĝia suda parto), mi supozas tio estos en fino de la 2006a aŭ 2007a jaro.
En Kaskadaj Montoj de Pacifikoceana nord-okzidenta parto estas pli ol dekduo potence aktivaj vulkanoj. Ili estos danĝeraj en estonteco. Sed mi ne vidas erupciojn tiom grandajn kiel oni diras. La plej fortaj erupcioj estos en Indonezio kaj en Suda Ameriko.
La tempoperiodoj estas miksitaj. Kiam mi parolas pri la Granda Milito tio signifas ke ĝi estos tutmonda.
Kaj mi ĝuste scias ke la tempa periodo kiun mi vidas kovras datojn de 2005-2012 jaroj.
Kaj mi ĝuste scias ke la periodo kiun mi vidas, kovras periodon de 2005-2012 jaroj. Vojaĝo sep jarojn longa, ĝis la momento kiam malfermiĝos portaloj sur la tuta planedo. Tio kion mi vidas igas min ploranta kaj timanta, sed kiam mi vidas la Grandan Blankan Brilon ĉe la fino, kompare al ĝia belego ĉio iĝas sensignifa. Impreso de la Lumo estis tiom forta, ke mi preskaŭ dronis en ĝia energio. Sed la vojo kiun ni devos trairi, estas malfacila kaj propra por ĉiu animo sur la planedo. Ĉiu kontinento havas proprajn apartajn lokojn. La oceanoj ankaŭ havas siajn punktojn. Kaj helajn kaj malhelajn. Finfine restos nur Helaj tiuj.
...
La bildoj de la Dua Mondmilito aspektus parodie kompare al tio kio okazos.
La Granda Milito komenciĝos kiel religia (kaj poste -- kiel ekonomika). Post ekzekuto de Saddam Hussejn, kiun oni montros ĉe Iraka televido kaj en aliaj landoj de la Proksima Oriento kaj en aliaj mondopartoj, ni vidos komencon de la Milito. Saddam Hussejn havos lastan eblecon paroli televide al popolo de lia lando. Al Ĝazeera rekte elsendos ĝin por la tuta araba mondo. Li diros: “Mi havas vorton de Alaho por vi”. Li deklaros sin prafilo de Muhamedo. Li petos islamulojn de la mondo militi kontraŭ kristanoj, judoj kaj tiuj kiuj ne havas religion, ĉar "estas nur unu vero kaj ĝi estas skribita en Korano". Post tio oni mortpafos lin. Li rifuzos proponon kovri okulojn kaj prenos morton kiel martiro. Tio okazos en meze aŭ fine de la 2006a jaro; komenciĝos la Granda Milito.
Ĉu kontraŭ Usono batalos Rusio kaj Norda Koreio?
“Jes” kaj ili estos kun Ĉinio kaj Irano. Sed Usono ne estos sola. Tio estos milito de Oriento kaj Okcidento, en kiu Rusio ludos apartan rolon.
Antaŭe vi parolis pri "artefaritaj fajroj". Kion vi celis?
Tion mi rimarkis vidinte la planedon, kvazaŭ mi vidis ĝin el proksima spaco. Tio estis nukleaj eksplodoj. Tio okazos en la 2009a aŭ 2010a. Sed eble mi eraras.
Ĉu vi scias kiam viruso afekcios Usonon?
En zono de aparta atento estas Mariana Kavo en Pacifika oceano. Ĝi estas la plej profunda loko en Tero.
Ĉu vi povas diri kio okazas tie?
Fokusante al tiu punkto, mi vidas fajron en akvo. Mi vidas vulkanajn erupciojn. La oceana fundo moviĝas!
Dekomence – Okulo, poste - Ĉielarko.
Post la 2012a homo daŭros ekzisti kiel biologia specio, sed aliforme. Gaja reakiros sian antaŭan aspekton. La bela kaj mirinda planedo! Ĝi estas donita al ni. Kaj ni ne savis ĝin!!!
La Ruĝan Sferon vidos ĉiu animo sur la planedo. Ĉiu animalo estos atestanto. Tio estos pereo por iuj, sed ne por ĉiuj. Ni sentos ĝian varmegon kiam ĝi apudiĝos. Post Skarlata Krepusko venos Lumo!
Kaj jen via Portalo! Stariĝu kaj pretigu vian libron. Vi estos demanditaj! Kaj poste komenciĝos via vojaĝo en novan dimension! Bonan vojaĝon! Timo malaperos. Ĉu vi memoras kiel vi povis flugi en sonĝoj? Tio okazos en realo. Sep jaroj trapasis! Bonan revenon al la Hejmo!
Templo ("Temple" originale, verŝajne temas pri Temple-1, la aparato kiu veturis al kometo kaj provis fari eksplodon sur ĝi en la 4a de julio) – estas aparato Templo-1? Kion vi sentas pri la projekto kaj kiuj sekvoj estos?
Tio alvokos Nubegon de Mallumo. Ĝi similas al sidanta en Granda Okulo kaj rigardanta al la stacio Templo. Sed poste estos Ĉielarko.
La Granda Milito iros tra ĉiuj kontinentoj. Ĝi estos religia kaj ekonomika. Kaj tiu kiu havos botelon de akvo estos pli riĉa ol tiu kiu havos 50 EUR. La Ŝtormo estas diversflanka. Estu pretaj ekvidi ĉiun ĝian flankon.
Nun estas junio de la jaro 2005. Komenciĝos ŝtormo. Ĝi daŭros 7 jarojn ĝis la 2012a. Tio estos jaro, kiam vi povos eniri en portalojn laŭ via libera volo.
Ni vidos kiel klimataj ŝanĝoj kaj ŝanĝoj de homo okazos sur nia planedo.
Grandega tertremo skuos Sudan kaj Nordan Amerikojn. Tertremoj en Azio kaj Eŭropo. La Granda Frosto jam komenciĝis sed ankoraŭ ĝi estas preskaŭ nerimarkebla. Ĉi-jare Eŭropo vidos grandajn inundojn, kiuj aperos pro klimatŝanĝo. En Eŭropo ni vidos ke du estroj forlasos iliajn postenojn. Mi pensas ke tio estos estroj de Francio kaj Germanio. En Eŭropo estos granda politika krizo. Necesos reakiri ekvilibron ĉar Eŭropaj landoj bezonos unu la alian dum malfacila periodo.
Kiel mi jam diris, en la Proksima Oriento atmosfero post ekzekuto de Saddam Hussejn tre varmiĝos. Kiam en Saŭda Arabio mortos reĝo, lia reĝlando faliĝos. Tiu, kiu kaŝas sin, revenos kaj alportos Leĝon de Alaho. En Egipto ni vidas similajn kaj grandajn politikajn ŝanĝojn. (Portaloj apud piramidoj!).
Arktiko, Arktiko!!!! Glacio degelas kaj tio kaŭzos katastrofon!
RUĜA DRAKO kondukos siajn propagandajn ludojn similajn al tiuj, kiujn kondukis Hitler en Berlino. Post ŝercetoj ni ekvidos alian "ludon". Plimalgranda Drako lanĉos siajn rakedojn kai estos detruita. Sed Nova Ruĝa Armeo kun Malnova tiu kaj Armeo de Alaho estos grandega! En la 2009a jaro mi vidas nukleajn eksplodojn en Azio.
Ho, Japanio! Larmoj de tristo pri vi estas sur miaj okuloj.
...
Gaia Man, kio estas prognozo pri viruso de birda gripo por ĉi-jaro?
Ĝi revenos! Ĝi alvenos el profundoj de Ĉinio. Sed ne jam en tiu ĉi jaro, sed, mi supozas, dum komenco aŭ fino de la 2006a.
Portaloj aspektos kiel eniro en tunelon.
Ankoraŭ ne tre baldaŭ, en alian tempon. Tio okazos dum la plej aktiva parto de la Granda Milito – en la 2009a aŭ 2010a jaro.
Kaj rilate al portaloj, kiam ili komencos malfermi?
Portaloj malfermiĝos post 7 jaroj. La jaro 2005 estas la unua. La 2012a estas la lasta. Tio okazos fine de la 2012a jaro. En tiu jaro malfermiĝos portaloj. Do post la Granda Milito.
Enirinte en Portalon, vi faros novan paŝon en Granda Vojaĝo de Animo. Vi estos en alia loko kaj en alia dimensio. En la universo ekzistas multaj planedoj. Vi povos vojaĝi inter ili kiel Animo. Ni forlasos planedon Tero. Ni faris nenion bonan por tiu ĉi planedo. Tio estas skribita. Ni devas akcepti tion kiel leciono. Sed multaj el ni ankoraŭ povas eniri en novan ĝardenon. Kaj tio estas premio kontraŭ ĉio.
Ĉiu movo kaj ŝanĝo en universo havas konsekvencojn. La luno influas al nia planedo. Same kiel Marso. Ĉio en la spaco interrilatas. Tion eblas diri ankaŭ pri nia agado en la Spaco. La Ruĝa Sfero alproksimiĝas.
Vi diras ke tio daŭros sep jarojn. Ĉu la tempa kalkulado komenciĝas ĉi-jare? En kiu monato?
Jes, preskaŭ jes. Sed tempo malmultas. Decembre komenciĝos la unua tago de la 7-jara periodo. Nun ni estas en stato de reversa tempokalkulo. Sed ĝis tiu momento ankoraŭ multo devas okazi.
Kion vi povas diri Stampo de Besto?
Subhaŭta cimo. Similajn cimojn oni enmetos en hundojn nuntempe. Sen cimo vi povos nek moviĝi nek aĉeti nek ricevi medicinan helpon ktp.
La Fajra Sfero jam apudas, ĝi falos en Pacifikan Oceanon.
Marto. Mi vidas Marton, eble de la venonta jaro, sed mi ne certas. Oni provos eksplodi ĝin, sed sensukcese. La sfero falos kaj multaj insuloj estos forviŝitaj. La faliĝon estos sentebla en multaj landoj.
La sep jaroj komenciĝis. Dum 72 horoj la ĉielo estos malaperigita per mallumo. Konservu manĝaĵojn, pilojn kaj kandelojn.
Antaŭe mi diris al vi ke mi vidas vorton "MARTO". Mi vidas ĝin kun numeroj 23-24-25. Mi ne vidas jaron.
Kio estas baldaŭa estonteco de Roma Eklezio?
Ĉu ni loĝas en “tempofino” jam nun?
Ĉu Ratzinger baldaŭ mortos?
Necesas atendi ne tro longe kaj nova Papo el Romo venos anstataŭigi la nunan tiun el Bavario. Ni loĝas en aparta tempo. Sep jaroj, post kiuj komenciĝos kalkulo de nova tempo.
Mi vidas nigran periodon, komence de septembro de tiu ĉi jaro ĝis marto. Sed marto de kiu jaro mi ne vidas. Plej malbone estos en la 2009. Sed la tempo fluas rapide.
---
Amike kaj kunlabore, Konstantin Aleksandrov
Antaŭdiroj de Gaia Man
La unua mesaĝo de Gaia Man aperis en populara anglalingva forumo ĉe la retpaĝaro de Godlike Productions (http://www.godlikeproductions.com) en mezo de majo. La mesaĝo proponis fakte tre strangan aferon -- antaŭdiri estontecon de iu lando kiun petos forumanoj. Certe, forumana reago tuje ekestis.

1 Comments:
Hey nice blog. Although it�s not what I was looking for. I am looking for info on Payday Loans or a Payday Advance Loan . I found your blog very interesting
Post a Comment
<< Home